viernes, 4 de mayo de 2012

6 ĝis 30 tagoj da Esperantokurso por vi en julio kaj augusto => bv plusendi al viaj geamikoj

La Kulturdomo de Esperanto en Kastelo Greziljono invitas vin
partopreni en unu aŭ pluraj semajnoj de sia somera programo.

Krom kursoj de Esperanto, adaptitaj al la nivelo de la lernantoj,
atendas vin aliaj interesaj aktivaĵoj surloke aŭ turismaj vizitoj.
Via ne-esperantista partnero povos profiti je la granda parko kaj bela regiono.


La aktivaĵoj de la 4 semajnoj estas dediĉitaj al diversaj temoj:

- Artistoj hobiaj de ĉiu tipo: 21 - 28 julio, vidi
- Alternativa semajno kun verd-politika seminario : 28 julio - 4 aŭgusto, vidi
- Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze: 4 - 11 aŭgusto, vidi
- Pupteatra festivalo kaj gitaro por infanoj kaj familioj: 11 - 20 aŭgusto, vidi

Vidu resumon de la somera programo en  gresillon.org/somero.
Pour letere ricevi tiun programon, sendu vian poŝtadreson
aŭ ajnan demandon al: kastelo@gresillon.org, bertox@free.fr


Bonvolu plusendi tiun inviton al viaj geamikoj.

Kore salutas,

Kulturdomo de Esperanto
Château de Grésillon
49150 SAINT MARTIN D'ARCE
telefono-respondilo : +33-2.41.89.10.34
retejo. gresillon.org

No hay comentarios:

Publicar un comentario